LA VEROA
IUPEO
fenTkso
N-ro 50
3/1980 Septembro
11a jaro
Rene DescartĜs 1596-1650 skribis: ”Arta lingvo estas ebla, kaj oni povas frovi
sciencon, formulantan ties principoj. (en Harmonie universelle).
Kluba informilo de ELF-AREK
ELF: Esperanto Ligo Filatelista
AREK: amika rondo de Esperantaĵ-kolektantoj
Esperanto-filatela konferenco 1981
ELF-AREK invitas klubajn geamikojn partopereni renkontiĝon en kastelo M Hu-
bertus”, Valtice, regiono Breĉlav, CSSR de 13-15.3.1981.
El la programo:
Interkona vespero kun vizito de kastela vinejo, laborkunsido pri internacia
kunlaboro kaj propagando de E-kolektado inter neesperantistoj, vizito al kam-
parana vinkelo en Hlohovec, ekskurso.
Valtice estas urbeto kun 4mil enloĝantoj kaj situas rekte apud landlimo inter
Aŭstrio k CSSR. Pliajn detalojn ricevas aliĝantoj. La hotelo havas la internacian
kategorion B kun steleto.
Unulita ĉambro kostas 75 Kronoj, dulita 112 kronoj. Eblas manĝi por 50 kronoj
potage (kpl). Eblas, veni pli frue kaj resti pli longe.
Oni devas aliĝi ĝis maksimume 31.1,1981 por povi mendi hotellitojn.
En tiu renkontiĝo partoprenos ankaŭ membroj de E-filatela sekcio ĉe Asocio de
ĉehaj filatelistoj.
Bonvolu, kontakti nian amikon Vlada Hasala
CS-691 42 Valtice
telefono: 94528
Velingrad
En "Bulgara Esperantisto” 10/1979 ni povas legi:
"Junpionira festivalo en Veiingrad
En junio pli ol 180 junpioniroj el la tuta lando kolektiĝis en la urbo de Vela- nia
senmorta popola heroino kaj arda esperantistino, pereinta en la granda kon-
traŭfaŝisma batalo ... Ili venis kun siaj Esperantaj kantoj kaj versoj . .
Leginte tiun noton mi ekmemoris pri tio, ke tiu urbo en Bulgario ricevis sian
nomon Velingrad (urbo de Vela) pro la meritoj de la fama bulgara esperantistino
Ve!a. Cetere ankaŭ ekzistas bulgara poŝtmarko pri Ve!a. Niaj E-fiiatelistoj do
nepre atentu tiun fakton, ĉar eĉ la normala loka! poŝtstampo apartenas al
filatela kolekto pri Esperanto.
Hungara esperantisto-kosmonaŭto
Nun ni Epserantistoj finfine povas esti kontentaj ĉar ni havas nian verdan
kosmonaŭton (astronaŭton). Post Jules Verne, kiu estis simpatianto de Espe-
ranto, kaj Karlo Ciolkovski, teoretikulo de kosmonaŭtiko k membro de siatempa
Sovetlanda Esperanto Unio, nun ni filatele povas dokumenti ke tria elstara
homo en la astronaŭtiko havis rilaton al Esperanto: la hungara kosmonaŭto-es-
perantisto Farkaŝ. Jam aperis poŝtmarko kaj bloko pri li en Hungario, eble
ankaŭ en Sovetunio.
Pri pliaj detaloj ĉirkaŭ Farkaŝ legu ”Budapesta Informilo”.
Stampo-bukedo
Nova el Sorokaba/BRA
La vigla Esperanto Klubo en la brazila Sorokaba denove iniciatis poŝtan memo-
rigan Esperanto-stampon kiu tekstas:
”llla ENCONTRO DA JUVENDADE ESPERANTISTA BRASILEIRA DE 23 A 27 DE
JANEIRO DE 1980, ECT, SOROCABA SP M
La bildo en la stampo prezentas homon malantau pentagono kun mapo pri
Brazilo en la mano.
Ekzistas memoriga koverto kun bildo pri la stampo kaj teksto pri la organizintoj.
GFR kun IPA-stampo
”SERVO PER AMIKECO” = tiu slogano aperas esperantlingve en la insigno de
"International Police Association”. Tiu ĉi insigno nun denove aperis en memo-
riga poŝta stampo, kiun la federacigermana poŝto uzis en Koblenz okaze de la
25-jara jubileo kaj kongreso de IPA kun la dato de 12.4.1980.
Kelkaj ekzempleroj estas en nia stampo-banko.
La stampistoj bonege laboris k faris tre purajn stampojn.
La filatelistoj malpli bone agis. Oni ekz. afrankis per nura 5-pfeniga pm, kaj mi
tre pridubas, ĉu en FRG tio konvenas al iu poŝta tarifo. (En GDR 5 pfenigojn
kostas presaĵo enlanda.)
La dua stampo sen pm
Multaj el inter ni, ankaŭ mi, tre ŝatis duan stampon sen pm sur koverto au
poŝtkarto por povi pli bone legi kaj prezenti ĝin. Sed, laŭ la nuna "trendo” de
filatelistoj, tio estas stultaĵo kaj ”filatele farita”. Prefere oni evitu pecojn, kiuj
havas stampon sen pm, en konkura ekspozicio.
Esperantostampo, sed ne en katalogo
Kvankam la hungara filatela gazeto informis, ke ekzistas poŝta Esperantostam-
po pri la 12a pacmarŝo en Szentes, organizita de esperantistoj, la hungara
poŝto fuŝis kaj aperigis stampilon sen iu ajn videbla rilato al Esperanto. Jes,
hungarlingve oni notis pri 12a pacmarŝo, sed tio ja ne sufiĉas. Tial tiu stampo
bedaŭrinde ne trovos lokon en nia stampo-katalogo. Pri la stampo afable
informis kaj sendis ĝin nia kluba amiko Stefeno Fekete el Budapest.
3
Grenoble 1977 kun tria tipo
Post la normala kaj kapopieda prezento de la Grenobla E-poŝtstampo (FRA /«)
jen ĝl triatipe.
La prikongresa parto de la maŝinstampo estis ankaŭ muntita sur maŝino, kiu
celis retronullgi la poŝtajojn, kiuj, ĝis tiam, eskapis el la normala poŝtnuligo. La
kutima ronda datstampo kun horindiko estis anstataŭita per kvadrata ondolinia
stampilo, kiu, en la mezo, indikas ”38 Grenoble/Centre de Tri” (38 Grenoblo,
poŝtdispartiga centro = 38 estas poŝta kodcifero de la departmento IsĜre, kies
ĉefa urbo estas Grenoblo).
En sufiĉe gravaj francaj urboj la poŝtajoj estas kolektataj surstrate aŭ en kvar-
talaj poŝtoficejoj. Kie ajn ili estas kolektataj kaj poŝtstampataj, ili ope alvenas en
departementa dispartiga poŝtcentro kaj, de tie, iras a la adresitoj. Poŝtajoj, kiuj
estas kolektataj en urbopartoj, kiuj senpere apartenas al tiujdepartmentaj dis-
partigaj poŝtcentroj estas tie poŝtstampitaj.
La koverto, kiun mi posedas, estis enpoŝtigita en alia urbo au, almenaŭ, en
Grenobla poŝta distrikto, kiu ne apartenis senpere al la poŝtdispartiga centro.
Do, kiam ĝi tie alvenis erare ne poŝtstampita, la pm estis nuligita per tiu
maŝinstampo. Sed tiu nuliga poŝtstampo povis indiki nek horon nek daton. Tiuj
datoj de la enpoŝtigo ja ne estis konataj.
(Similaj stampiloj ekzistas ĉe germana poŝto ”Nachtraglich entvvertet - poste
nuligita” sed rondaj kaj kun dato k horo de alveno en koncerna poŝtejo. Red.)
Jen do pri la muteco kaj la historio de la stampo, kiu meritas katalogan subnu-
meron,
- Amouroux -
Kiu konis Butorin?
En "Bulgara Esperantisto” 12/1979 ni legas nekrologon pri forpaso de dr. V.
Butorin, kiu mortis fine de oktobro 1979 en Novosibirsk. Esperanton li lernis en
la fruaj 20aj jaroj en Barnaul. Li agadis kiel propagandanto, kursgvidanto kaj
aparte kiel filatelisto. Ofte doktoro Butorin prelegis pri filatelo kaj esperanto kaj
tiel sukcese kontribuis por la disvastigo de Esperanto.
Ankaŭ ni klinas niaj kapojn antaŭ la hela memoro de nia al ni ne konata
esperanto-filatelisto Butorin.
4
Esperanto-fiiatela agado en Sovetunio
"Filatelia" (OFICIALA ORGANO DE SOVETUNIAJ FILATELISTOJ) en numero
1/1980 havas ampleksan artikolon pri E-filatelo verkitan de A.S. Dubin (histori-
isto). La artikolon akkompanas bukedo da koloraj bildoj pri E-pm kaj E-tutajoj.
Dubin skribas pri fondito kaj fondiĝo de Esperanto kaj pri E-filatela agado. Li
mencias la filatelistan sekcion ĉe Moskva internacia esperanto-klubo, fonditan
1979. Pere de Yvert-katalog-numeroj li prezentas k priskribas E-pm. Li ne
forgesas la tutaĵojn, ofte multe pli raraj kaj pli valoraj ol la pm.
Li mencias sciencistojn kaj filozofojn el pasintaj jarcentoj, kiuj revis pri univer-
sala lingvo kaj pri elstaraj adeptoj de Esperanto. Spacon li ankaŭ dediĉas al la
poŝtaj E-stampoj. Ni tre sincere kaj kore gratulas la aŭtoron pro la sukcesa
artikolo, kiu tutcerte alportos fruktojn por ni.
Stampo pri Koloĉaj (GDR 8)
Kalman Kalocsay estis hungara medicinisto kaj elstara esperantisto. Sendube
ni ĉiuj scias pri li. Nun la poŝto de GDR honorigis lin per memoriga portreta
poŝta stampo okaze de la ”ll-a konferenco de Medicina Fakrondo Esperanto en
Kulturligo de GDR” (6-8.6.80 en KarJ-Marx-Stadt/GDR). La stampilo funkciis
5-11.6 en la centra stampejo de la ĉefpoŝtejo.
La stampo prezentas portreton de Kalocsay kun stetoskopo kaj ĝi tekstas
germanlingve: ”2. Tagung der Mediziner-Esperantisten” 9010 Karl-Marx-Stadt
1 .
La stampo ekzistas en nigra kaj en viola, krome mi trovis en stoko mendita de
filatela tutaĵklubo de GDR (2500 ekz.!) ĉirkau 70 pecojn kun fuŝdato 11.16.80
(16a monato . . .)
Mi klopodas, akiri kelkajn por nia klubo.
La stampejo ne estis alirebla por la publiko.
La konferencon partoprenis 50 med-esperantistoj el GDR kaj pluraj gastoj el
PO, CS kaj HU. Prezidanto de med-fakrondoestas d-ro Giso Brosche, kiu ankaŭ
iniciatis poŝtan stampon kaj tutaĵojn.
Koloĉaj-poŝtkarto
Organiza Komitato de la med-konferenco kun speciala ŝtata permeso aperigis
okaze de uzado de speciala stampo pri Kalocsay surpreson pri Kaloĉsay sur
normala pk en nominalo de 10 pfenigoj.
Teksto: Kalman Kaloĉsay (1891-1976) eminenta hungara
medicinisto-esperantisto
Eldonkvanto: 4mil
2 500 aĉetis la filatela tutaĵklubo de GDR, la aliajn prenis la esperantistoj.
E-med-konferenca poŝtkarto
Teksto: Medicina Fakrondo de C.L. Esperanto
lla KONFERENCO Karl-Marx-Stadt 6-8.6.1980
Eldonkvanto: ĉ. 1 000
5
; 66o i 1
' UJSHVEBSALA ft\ |
l KONGRESO D( t { \' /;
ESPERANTO / fc\
i i
\ JULIO 1981
V
___,
BRASIUA
6
46 - a GEflMANA INFANVILAG BALONFLIĴGO
— 20-a NOVJARFLUGO —
KARTO N-ro * 3235
STARTLOKO: SURTERIGLOKO:
o NOVJAROEZIROJ
Piloto:
Varmegaerbalono:
BAlO-POSTO
VARMAtM OALONO
. ESPmaMTO -
Druck: Photoglob AG. Zŭrich - Photo: F. Uocfrti, Zŭrioh
»
»
Pri ”mortinta” stampo de Kubo
Pli fruaj E-stampo-kata!ogoj ankaŭ enhavis lokon por stampo el Kubo. Nia laste
eldonita de 1978 tamen ĝin eljetis ĉar nin atingis informoj, ke ĝi estus fantazi-
ajo. Nia kolego Figueredo en Kubo, sendube fakulo pri filatelaj aferoj, sendis al
redaktoro jenan leteron pri tiu stampo:
. . . La stampo (verda inko) ”Unua Tago-Esperanto”, el Camagŭey, havas pri-
vatan originon. Certe ĝi ne estas poŝta stampo, ĉar ne estis aŭtorizate de Kuba
PTT-ministerio. Faris ĝin du esperantistoj sen ia ajn rilato kun la estinta Club
Filatelico de la Republica Cuba, la sola filatela organizaĵo ekzistinta tiumo-
mente en Kubo, kies stampoj havas filatelian valoron. La stampo de Cmagŭey
estas fantaziajo . . . A -:
l
CORRCOS
r \ “
30-31 DE
>
r
rnarco
<./5,
1963
• 1 . i
CD |
campimas
r.7\ \
1 —i; 1
sp
UAĴ
L <j
ELF/arek-kunveno:
La kunveno en kacfro de 65-a Universala kongreso okazis laŭplane la 5-an de
aŭgusto je la horo 9,30 en salono ”Kalocsay”.
Ĉeestis pli ol 50 personoj:
Post salutvortoj de nia prezidanto Paulsson, nia amiko Kosieniak gvidis la
kunvenon.
Oni esprimis la laŭdon pri la nuna gvido de la klubo, kaj dankas la redaktoro
Burmeister por la bona redaktado de nia informilo.
Hasala invitis al kunveno en Valtiĉe, CS en marto 1981.
Post unuhora diskutado, komencis viglan interŝanĝadon de diversaj objektoj:
Esperanto-poŝtmarkoj, E-insignoj, E-stampoj ktp.
Do kelkaj intencas viziti ankaŭ 66-an UK en Brazilia, oni esprimis deziron ankaŭ
aranĝi kunvenon dum venonta UK.
I.P.
Nova stampo de MALTO (n-ro 2) kontrau du IRK havebla per:
John Vella Bondin, ”Nova espero”, New Street off Qormi Road, ST. VENERA, MALTA.
Detalojn pri ĝi en decembra numero.
Ni salutas novan membron
Francisco Domenech Torregrossa, Goya 13, MURO DEL ALCOY (Alicante) His-
panio.
Li kolektas: poŝtmarkojn, glumarkojn, stampojn, revuojn ktp.
Ni deziras al li sukceson kaj fruktedonajn kontaktojn.
Bonvenon en nia amika rondo!
8
Viola Bacon (GDR 7)
La filatela tutaĵklubo de GDR mendis stokon da 2 500 stampitaj Bacon-poŝt-
kartoj. Kaj jen ni devis konstati, ke la poŝtistoj uzis violan kusenon por stampi
tiun stokon.
Ankaŭ la Bacon-stampilo estis en por publiko ne alirebla stampejo de la urba
ĉefpoŝtejo,
Cetere oni muntas la stampilon en la kapon de longbastona martelo kaj estas
verŝajne granda arto, stampi per ĝi.
Tamen tiu metodo certe jam estas eksmoda aŭ malmoderna, ĉar la stampado ja
postulas pezan laboro de homo, kaj tutcerte iu maŝino povus apliki la stampojn.
Pri esperanto-gazetoj (”der esperantist”)
Keikaj niaj klubaj amikoj kolektas e-gazetojn. lu demandis min pri antaŭmilita
”der esperantist” kaj mi respondis, ke neniam ekzistis antaumilite tiu gazeto.
Elstaraj E-fakuloj same opiniis kun mi (el GDR).
Nun mi tralegis "Germana Esperantisto” kaj en la novembra numero de 1909
sur 1a paĝo 130 mi trovis notojn pri la afero.
J. Borel notis, ke en la jaro 1908 la Esperantoklubo Leipzig aperigis novan
gazeton 'der esperantist 1 ', kaj aldonis, ke delonge li ne vidis ĝin. tio signifas:
aperis nur kelkaj numeroj, ĉar neniam poste oni ĝin mencias.
Pri Arnhema Esperanto Domo
Ni amiko Amouroux sendis fotokopion pri poŝtkarto sendita al s-ino Isbrŭcker
en la E-Domo de Arnhem.
La pm estis stampita en alia urbo, pk ricevis alvenstampon (nian E-stampon) kaj
trian stampon de Gravenhage du tagojn post (22.7.37). La poŝtkarton oni post-
sendis al la s-ino I. Sur la poŝtkarto troviĝas ankoraŭ kvara stampo, kaj tiu estas
por ni interesa kaj esplorinda: temas pri verŝajne t.n. poŝtkontora stampo
dulinia kun la teksto:
ESPERANTO DOMO ARNHEM
Tiu stampo havas la saman koloron kiel nia jam konata E-poŝta stampo
Ni petas nian kluban amikon Dolfa Bartoŝik, klarigi al ni la aferon. Li ja deĵoris
siatempe, ĝuste en tiuj jaroj, en tiu Esperanto Domo.
9
Pri Cordoba 1972
La 17a argentina Esperanto-Jarkunveno kun 120 delegitoj okazis 1972 en Cor-
doba. Kunvenejo estis la Komunuma Palaco kaj tie funkciis ankaŭ dum 4 tagoj
speciala poŝtagentejo kun memoriga Esperanto-stampo.
OK petis siatempe specialan poŝtmarkon (ankaŭ por Rosario 1973) sed ne
sukcesis.
Esperanto-filatela agado en Kubo
"Filatelia cubana M (organo oficial de la federacion filatelica cubana) en la aprila
numero de 1980 aperigis 10-paĝan artikolon pri ,T Esperanto y Filatelia T ’ el
plumo de Hector Juarez Figueredo. La aŭtoro sukcesis prezenti en tre bona
maniero la temon Esperanto, kaj li skribas pri fondiĝo de Kuba Esperanto
Asocio, pri antau-historio de Esperanto kaj ĝia evoluo, La dua ĉapitro pritraktas
la Esperanto-filatelon, Oni trovas notojn k klarigojn pri ĉiuj E-pm kun katalogaj
(Yvert) numeroj, pri poŝtaj E-stampoj kaj reko-etikedoj. Plie oni trovas notojn
pri ELF, verda lupeo kaj stampo-katalogo nia.
Bildoj pri 19 diversaj E-pm, 40-gr-E-pk de Pollando, UTK de PRAGA 1962 kun la
E-pm, maksimum-karto de svisa E-pm kaj la Galenus-E-tutaĵon el GDR akom-
panas la artikolon.
Ni tre sincere kaj kore gratulas la aŭtoron de tiu ĉi artikolo pro la bonega
prezento de nia afero en filatela gazeto.
Grandega glumarko-kolekto havebla
Le plej granda kolekto de Esperanto-glumarkoj estas akirebla. Temas pri deku-
numil (11 000) diversaj Esperanto-glumarkoj en 10 albumoj. Interresuloj sin
turnu al Paulsson. Minimuma prezo estas 1 500 germanaj markoj.
Novaj glumarkoj
IFER 80 (haveblaj per Radnai)
Esperanto-jes
Atomenergio-ne dankon
Sveda E-kgr1980
Junulara E-renkontiĝo Tata
5-a Esperanta Printempo
Soltau 1980
IFEF-kongreso 1981
Nepoŝtaj E-stampoj
AE SSR, 8a kongreso en Preŝov 1980
7a E-Feriado en Miedzydroje
32a IFEF-kongreso
46a itala E-kgr
47-a itala E-kgr
Adres-ŝanĝo
Nia kluba amiko, sinjoro KURIYAMA, Hitosi en AMAGASAKI-SI, 661 Japan, nun
loĝas en la strato M Minami-Tukagutityo 7-23-9". Forstreku la antaŭan straton
Kuriyama Kobata.
10
Novaj sta el Hungarlando
Junufara
Temas pri HU 73 el Tata, menciita jam en nia informilo n-ro 49.
Fervojista
HU 74 venas el Dunakeszi, apudurbo de Budapest. Tie okazis 5an kaj 6an de
julio la ”16a fervojista esperanto renkonto” en la kadro de la tradicia ”tago de
fervojistoj”. La renkonto okazis en la M Atila"-kulturcentro. El ”Budapesta In-
formilo” 4/1980 ni ekscias, ke OK preparis ekspoziciojn pri foto, esperanto kaj
filatelo.
6an de julio funkciis en la renkontejo "porokaza poŝtficejo” kun nia stampo
HU 74. La stampo estas dulingva: esperante kaj hungare. Montras ĝi en terglo-
bo radiantan E-stelon, insignon de hungara fervojo, iun konstruajon kaj du
vagonojn. Por konstati du lastajn detalojn necesas havi ege puran stampon pro
la miniaturega prezento. Uzita estas tiu stampo nur 6an de julio kaj ĝi havas
diamtron de 35 milimetroj.
Someruniversitata
HU 75 venas el la sudorienthungara Gyuala, situanta apud la fiŝoriĉa rivero
Koros. Tie okazis de la 6a ĝis 12a de julio 1980 la tradicia 'Somera Esperanto
Universitato” (18a). "Budapesta Informilo’' 5/80 informas, ke okazis prelegoj pri
komponisto Bela Bartok (de Pechan), pri "aktualaj problemoj de la lingva
komunikado en la sciencoj” kaj "problemoj de la Danuba-baseno”. Ekskursoj
kondukis al hungara stepo kaj al rivero Koros. Inter alie la OK ”zorgis pri
poŝtdeĵoro”. En kiuj tagoj, ne estas konate. Stefano Fekete sendis stampon kun
la dato de 7.VII.1980 Temas pri sama stampo de pasintaj jaroj. Blazonforma,
supre la teksto HUNGARIO 1980, sub ĝi malgranda blazono de SEU, sub ĝi
teksto GYULA, 1980.VII.7., kaj sub tio E-stelo. Maldekstre la teksto SOMERA
ESPERANTO UNIVERSITATO, dekstre la sama en hungara lingvo. Bedaŭrinde,
ke la poŝtistoj en Gyula ne kapablas apliki purajn stampojn.
”Popola Fronio” kun Renn
Ludvvig Renn estis konata germana verkisto kaj esperantisto. Tion pruvas liaj
originalaj E-poemoj kaj, ke li estis prezidanto de la ”lnternacia Asocio de
Revoluciaj Esperanto Verkistoj”. Li partoprenis la hispanan militon kaj estis
staba ĉefo de la 11a Internacia Brigado.
Foje aperis en la E-gazeto ”Popola Fronto” faksimilo de propramane skribita
mesaĝo de Renn, per kiu li sendis salutojn al esperantistoj en la tuta mondo el
Valencia en la jaro 1937.
Kiu posedas tiun numeron kaj ĝin au fotokopion de koncerna titola paĝo povas
sendi al la redaktoro? Bezonate tiu numero estas por sekvontjara ekspozicio.
Julio Mangada Rosenorn
Li estis prezidanto de la Hispana Epseranto Asocio ĝis 1937, batalis kiel gene-
ralo kontraŭ la faŝista Franco, 1939 elmigris al Meksikio kaj kun Lanti k.a. tie
laboris por Esperanto.
Mangado-Rosenorn havas grandajn meritojn en la Esperanta literaturo. Kiu
posedas portreton de li kaj povus ĝin disponigi al la redaktoro? Bezonata ĝi
estas por eventuafa portreta poŝta E-stampo okaze de ekspozicio.
11
ELF-AREK
Prezidanto:
ivar Paufsson, S-171 33 Soina, Algatan 3
Poŝtkonto 51 57 85-4, i. Paulsson, Solna
Redaktoro:
Burmeister, DDĥ-9047 Karl-Marx-Stad, W. Firl Str. 30
Kotizo por 1980:
15 internaciaj respondkuponoj validaj aŭ 30 svedaj kronoj.
Sendu al Paulsson.
Stampobanko:
Werner Heimlich, D-304 Soltau, Frobelstr. 4
Aĉetas novajn stampojn kun lautarifa afranko kontraŭ 1 IRK kaj ofertas multajn
novajn kaj malnovajn stampojn. La profito de la stampobanko servas plene por
ELF-AREK (UEA-kotizo, preskostoj).
Danko:
Ni kore dankas al ĉiuj karaj geamikoj, kiuj kontribuis al tiu ĉi numero:
E-klubo Sorocaba, Heimlich, Fekete, Bellalta, Brosche, Amouroux, Figueredo,
Dubin, Kuba Esperanto Asocio, Gimelli, Radnai, v.d. Veen, Bialek.
La angla filozofo Francis Bacon elfaboris ”skemon de universala lingvo ”.